Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Kvankam la lingva paro angla-Esperanto ĉiam estis plej bone ellaborita, la projekto de la komenco estis plurlingva. Nuntempe (25 majo 2020) la interfaco de la retejo ekzistas en naŭ lingvoj. Por sep lingvoj ankaŭ ekzistas tradukoj: la angla (11 200), Esperanto (11 041), la nederlanda (5240), la franca (3980), la germana (3590), la hispana (3289) kaj la pola (1387).
Pri la celoj, historio kaj kunlaborantoj de la projekto Komputeko vi trovos ĉiujn informojn en Vikipedio. Loïc Rossi faris intervjuon kun Yves Nevelsteen, la respondeculo de tiu ĉi projekto, en novembro 2017.
Iloj kiujn mi uzas kaj rekomendas
- Alt-kodoj por specialaj signoj kaj simboloj
- Ĉapelitaj literoj? Por Vindozo? Tajpi!
- Klavaro por nekutimaj literoj? Lingvo.org/klavaro
- LanguageTool (Literumilo) – literuma kaj gramatika kontrolilo
- Mallonge.net – URL-mallongigilo
- Telegram – tujmesaĝilo kiu ekzistas tute en Esperanto
- Unikoda konvertilo – konvertu tekstojn de kaj al Unikodo, X-oj, H-sistemo ktp.
Mi invitas vin esplori jenajn retejojn
- BitArkivo.org – skanitaj revuoj
- Lalder – listo de Esperantaj retpaĝoj
Rekomendoj laŭ operaciumo
Elektu operaciumon por trovi informojn kaj konsilojn por la sistemo kiun vi uzas: