Neesperantistaj asocioj kaj firmaoj, kiuj tamen konscie elektas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj! Esperanto estas pli populara ol tiom, kiom multaj imagas. Markolibro ne nur helpas esperantistojn konscii pri grupoj, kiuj mem elektas nomon en Esperanto, sed montras al tiuj grupoj, ke nia komunumo pozitive atentas pri ili. Tio naskas eblojn por pluraj kunlaboroj kun grupoj, kiuj agadas komerce aŭ pri aliaj kampoj de nia socio. Mi intertempe laboras pri nova, kvinlingva eŭropa Markolibro, kiu povos evolui al alikontinentaj markolibroj. Temas pri longedaŭra projekto. Regule aperas novaj markonomoj. Via subteno estas nepra instigo al tio!
Ŝajnas esti nova tendenco: doni al kompanio, produkto aŭ servo nomon en Esperanto. En 2015, ekzemple, la flandra Ruĝa Kruco malfermis du novajn gravajn konstruaĵojn en Mechelen: Sango kaj Sukuro. Vredeseilanden en somero de 2017 decidis adopti novan nomon tutmonde: Rikolto. Mia intereso estis vekita…
Post iom da serĉado mi trovis ke en 2011 aperis listo de ĉ. 90 markoj/varoj en la retpaĝo http://esperantomarkoj.inf.hu/ Mi ek-ĝisdatigis tiun liston, sed rapide rimarkis ke nur en Belgio ekzistas pli ol 100 (!) belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto. Mi entuziasmiĝis pri tio kaj kreis nederlandlingvan broŝuron. Mi baldaŭ rimarkis, ke multaj kompanioj kaj asocioj trovis inspiron en Esperanto por sia (nova) nomo ankaŭ en Nederlando. Mi tiam decidis fari Beneluks-version. Ĝi estis eldonita en 2019.
Nuntempe mi laboras pri kvinlingva eŭropa markolibro. Estas ege multe da laboro! Se plaĉas al vi mia agado, vi povas subteni min per la fonduso Instigo. Eblas ankaŭ ĝiri monon rekte al mi, ĉu por subteni, ĉu por aĉeti la verkon per mia PayPal-paĝo.
120-paĝa libro (nederlandlingva) kostas 6 EUR kaj estas aĉetebla nur en la butiko de Flandra Esperanto-Ligo aŭ rekte de Yves Nevelsteen dum renkontiĝoj.
Nekompletan ISSUU-version de la nederlandlingva versio el 2018 vi povas ĉi-tie trafoliumi.
Projekteto – malneto de miaj planoj
- Tutmonda superrigardo de markonomoj kiuj inspiriĝis de Esperanto
- Traduki la broŝuron al la franca lingvo kaj al Esperanto
- Kontakti ĉiujn asociojn kaj firmaojn menciitaj en la broŝuro
- Ĉu vi volas ricevi ekzemplerojn de la broŝuro por vi mem aŭ por disdoni al viaj klientoj kaj amikoj? (5 senpage, pli da kostas ???)
- Mi provas zorgi pri tio ke mencio pri Esperanto aperu ie en la paĝaro de markonomo kiu inspiriĝis de Esperanto. Estas tre bona maniero subtile reklami Esperanton; zorgi pri tio ke oni ‘hazarde’ tiel malkovras ĝin.
- Vi mencias en via retejo ke vi konscie elektis nomon en Esperanto. Ĉu vi pretus krei ligilon por la vorto Esperanto al www.esperanto.net ? Jen la HTML-kodo: xxx
- Ĉu vi volas ricevi la revuon Horizontaal? (XXX KREI INFORMAN PAĜON AŬ LIGILON) Eblas iĝante membro en FEL por 30 EUR jare, sed la unuan jaron vi povas ricevi ĝin tute senpage!
- Multaj informoj pri Esperanto aperas en la broŝuro Ontdek het Esperanto – een fascinerende taal. Ĉu vi interesiĝas pri papera versio? (5 senpage, pli da kostas ???)